Virginia Cherrill | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1908 en Carthage | ||||
Morto | 14-an de novembro 1996 (88-jaraĝa) en Santa Barbara | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | James E. Cherrill (en) vd | ||||
Patrino | Blanche Wilcox (en) vd | ||||
Edz(in)o | Florian Kazimierz Martini (en) (1948–) George Child Villiers, 9th Earl of Jersey (en) (1937, 1937–1946) Cary Grant (1934, 1934–1935) Irving Adler (en) (1926–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1931–1936 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Virginia Cherrill (naskiĝis la 12-an de aprilo 1908, mortis la 14-an de novembro 1996) estis usona aktorino plej bone konata pro sia rolo kiel lia blinda florvendista junulino en la filmo de Charlie Chaplin nome City Lights (1931).
Chaplin tuj dungis Cherrill por City Lights. Kvankam la filmo kaj ŝia ludado estis sukcesaj, ŝia laborrilato kun Chaplin en la filmo estis ofte problemiga. Kiel indikita en la dokumenta filmo nome Unknown Chaplin, Cherrill estis maldungita el la filmo ĉar lasis la scenejon pro harfriza rendevuo[1] en ĝusta momento kaj Chaplin planis re-filmi ĉiujn ŝiajn scenojn kun Georgia Hale, sed finfine li konstatis kiom tro multe da mono li jam estis elspezinta en la filmo. Cherrill rememoras en la dokumenta filmo ke ŝi sekvis la konsilon de sia amikino Marion Davies postuli pli da mono kiam Chaplin petis al ŝi reveni por la filmo.
Eĉ antaŭ la publikigo de City Lights estis publikigita, 20th Century Fox subskribis kun Cherrill kontrakton. Post la sukceso de City Lights, la studio metis ŝin labori en komencaj sonfilmojn de la 1930-aj jaroj, kiel Girls Demand Excitement (1931), unu el la unuaj kie John Wayne aperis kiel stelulo. Grandaj reĝisoroj dungis ŝin por siaj filmoj, kiel John Ford en The Brat (1931) kaj Tod Browning en Fast Workers (1933). Ŝi aperis ankaŭ en la muzikalo de 1931 de Gershwin nome Delicious kun Janet Gaynor. Ŝi poste iris al Britio kie ŝi stelulis en du el plej fruaj filmoj de James Mason kiel Troubled Waters, kiu rezultis esti ŝia lasta filmo. Neniu el tiuj lastaj filmoj estis sukcesaj, kaj ŝi ĉesis sian kinkarieron, plendante, ke ŝi ne estis "granda tremo kiel aktorino."[2]