Virina Futbala Mondpokalo 2011 FIFA Frauen-Weltmeisterschaft Deutschland 2011 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Germanio |
Datoj | 26-a de junio - 17-a de julio 2011 |
Teamoj | 16 (el 6 konfederacioj) |
Ejoj | 9 (en 9 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Japanio (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Usono |
Tria pozicio | Svedio |
Kvara pozicio | Francio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 32 |
Goloj | 86 (2,69 matĉe) |
Spektantoj | 845 751 (26 430 matĉe) |
Golreĝo(j) | Homare Saŭa (5 goloj) |
Plej bona ludisto | Homare Saŭa |
La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la sesa tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 26-a de junio kaj la 17-a de julio 2011 en pluraj urboj de Germanio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 126 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo post matĉofinaj penaloj la 17-an de julio 2011 iĝis la japana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Usono kaj la trian tiu de Svedio.
La jenaj naciaj teamoj partoprenis en la turniro:
1 Teamo de la gastiga lando | Germanio | |||
4 el Eŭropo (UEFA) | Anglio | Francio | Norvegio | Svedio |
2 el Sudameriko (CONMEBOL) | Brazilo | Kolombio | ||
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) | Kanado | Meksiko | Usono | |
2 el Afriko (CAF) | Ekvatora Gvineo | Niĝerio | ||
3 el Azio (AFC) | Aŭstralio | Japanio | Nord-Koreio | |
1 el Oceanio (OFC) | Novzelando |
La teamoj de Ekvatora Gvineo kaj Kolombio unuafoje partoprenis en la turniro.