Visual Basic estas programlingvo, ankaŭ la unika IDE kaj tradukilo kiu ekzistas por ĝi, programita de Alan Cooper por Microsoft. La programlingvo estas bazita sur BASIC, sed kun gravaj aldonoj. Ĝia unua versio aperis en 1991 kun la intenco faciligi programadon per grafika programo por fari GUI kaj iomete la kodon.