Vitacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Uvoj de vina vito (Vitis vinifera)
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
vito Vitis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La vitacoj[2] (latine Vitaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo vitaloj (Vitales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn, kaj preskaŭ 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas vito[2].
Tiuj plantoj estas insekt- kaj mem-polenitaj. La tigoj estas lignecaj. La folioj ĝenerale entranĉitaj, kontraŭ tiuj kreskas ĉiroj aŭ infloreskoj. La korolo estas reduktita, la bero estas multgrajna.
Floroformulo: Ka3-7Ko3-7A37G(1-8), ovario supre staranta.
La vina vito estas kulturata jam 6-8000 jarojn. Ties praplanto estas verŝajne Vitus sylvestris.