Portreto de Xavier Bichat, franca kuracisto, anatomo, patologo, fiziologo, histologo, plej bone celebrita kiel la patro de la moderna histologio kaj priskriba anatomio kaj defendanto de vitalismo.
La termino vitalismo unuflanke aludas al la filozofiadoktrino kiu postulas, ke la vivaj organismoj estas karakterizataj pro tio ke posedas vivan forton aŭ elanon kiu diferencas ilin fundamente disde el la neanimataj estaĵoj.[1] Tradicie ĝi estas priskribita kiel nemateria specifa forto, diferenca el la energio studita de la fiziko kaj de alia tipo de sciencoj, kiuj, agante pri la organizita materio, rezultus en vivo kaj sen kio estus neebla ties ekzisto. Tiu fizika fundamento en ties plej pura senco troviĝas aktuale malakceptita,[2][3] tamen, ĝi trovas bazon ankaŭ en fundamentoj kaj antropocentraj aŭ raciistaj, inter aliaj.