Vito Volterra | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1860 en Ankono |
Morto | 11-an de oktobro 1940 (80-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Ariccia cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1940) ![]() |
Alma mater | Scuola Normale Superiore di Pisa Universitato de Pizo ![]() |
Familio | |
Infano | Edoardo Volterra (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto fizikisto politikisto ![]() |
Verkoj | ekvacio de Lotka-Volterra Aro de Smith-Volterra-Cantor integrala ekvacio de Volterra Volterra series Volterra operator Volterra space funkcio de Volterra |
Vito Volterra (3a de Majo 1860 – 11a de Oktobro 1940) estis itala matematikisto kaj fizikisto, konata pro siaj kontribuoj al la matematika biologio kaj al integralaj ekvacioj, estis unu el la fondintoj de la funkcia analizo.[1]
La ekvacio de Lotka-Volterra aŭ reguloj de Lotka-Volterra ankaŭ Lotka-Volterra-leĝoj aŭ nur Volterra-reguloj estas tri reguloj por kvanta priskribo de la populacia dinamiko en la rabobesta-preda rilato. La tri bazaj reguloj estis ellaboritaj en 1925 kaj 1926 samtempe kaj sendepende unu de la alia, fare de aŭstra-usona matematikisto Alfred James Lotka kaj de Vito Volterra. La reguloj priskribas evoluon de du populacioj en granda areo, se nur ili konkuras kaj sendepende de aliaj mediaj faktoroj. Laŭ la unua regulo, la malpliiĝo de la rabobestoj sekvas fazomalfrue malpliiĝon de la predo. Laŭ la dua regulo, la populacinombra averaĝo estas konstanta en longa tempo kaj sendependas de la periodaj ŝanĝiĝoj. Laŭ la tria regulo, la predopopulacio kreskas pli forte ol la rabobesta populacio.