Vittorino Veronese | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1910 en Vicenza | ||||
Morto | 3-an de septembro 1986 (76-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1986) Reĝlando Italio (1910–1946) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vittorino Veronese (Vicenza, la 1-an de marto 1910 – Romo, la 3-an de septembro 1986) estis itala advokato, kiu iĝis Ĝenerala Direktoro de UNESKO el 1958 al 1961.
Kun doktoreco en juro kaj kiel kontraŭ-faŝisma advokato, li rapide ekinteresiĝis en socialaj kaj eduksistemaj problemoj kaj pri internacia kunlaborado. Post la falo de Faŝismo en Italio li ricevis postenon en banko kaj iĝis alta postenulo kaj proparolanto de la Katolika Instituto por Sociala Aktiveco kaj de Azione Cattolica Italiana (1944–1952).
Kiel membro de la stabanaro de UNESKO el 1952 al 1956 kaj ties proparolanto el 1956 al 1958, li estis enpostenigita kiel ties Ĝenerala Direktoro en 1958 sed rezignis pro sankialoj en 1961. Li mortis en 1986.