Vokiteco

La vokiteco estas aparta altiro, psikologia kaj vola, al tipo de vivo, al aktiveco ofte religiaspekta aŭ solidaraspekta, sed kiu ekzistas ankaŭ rilate filozofian-moralan preferojn.

La persono montras aŭ kultivas denaskan ardon al la realigado en si mem de la certa vivtipo, kiu ofte fariĝas poste profesia laboro.

En kunteksto nereligia oni parolas pri vokiteco kiam ĝi emerĝas en la persono preskaŭ senrezista inklino, ekde infanaĝo. La samo realiĝas kiam pensulo sin sentas partoprenanto de universala projekto.

Kutime oni parolas pri religia vokiteco; en la kunteksto de kristanismo, aparte katolikismo, oni distingas pri pastra vokiteco, monaĥa vokiteco ktp., kiu signifas la deziron aŭ la enan devon sekvi tian insistan inviton.

Al la vokitecoj plej antikvaj aldoniĝis novaj, inter kiuj tiuj koncernantaj laikulojn kiuj aliras religiulan vivon restante laikaj: ili, foje, konfesas fraŭlecon. Oni vidu: Opus Dei kaj Komuneco kaj Liberigo.

Foje la termino aplikiĝas metafore ankaŭ al fizikaj situacio, kiel al teritorio: oni foje diras, fakte, ke tiu teritorio havas naturan vokitecon al turismo ktp.

En filozofio, kiel dirite, per vokiteco oni intencas la kontentigan alvokon sin senti partoprenanto en universala projekto por plinonigi la homaron.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne