Volano[1] estas plumprovizita pilketo, kiun ludantoj de badmintono interŝanĝas inter si per rakedoj (volanbatiloj). Volanoj ekzistas en diversaj specoj kaj estas dekoj da markoj. Kelkaj volanoj povas atingi rapidecon de 350 km/h. La pezo de volano estas proksimume 5 gramoj. Akireblas du tipoj da volanoj : nilonaj volanoj kaj plumaj volanoj