Volodimir Pacjurko Володимир Пацюрко | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1943 |
Morto | la 18-an de marto 2019 |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Lviva provinco |
Nacieco | ukraino |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Volodimir PACJURKO (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝinta la 26-an de majo 1943[1] — forpasis la 18-an de marto 2019, estis ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo. Esperantistiĝinta en la jaro 1957, aparte li konatiĝis kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010)[2][3], kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk, sed krome ankaŭ amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto kaj male. En 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923. Kunfondinto (1989) kaj honora membro de Ukrainia Esperanto-Asocio.[4]
Dum longa tempo li vivis en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.