Volumo laŭ PIV estas aro da kelkaj manskribitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj.[1]
Francisko Azorín por volumo registras la saman difinon sed ankaŭ aldonas unuarange la jenan: Longa peco (ĝis 40 m.) papira aŭ pergamena volvita ĉirkaŭ ligna cilindreto.[2] Li indikas etimologion el la latina volvere (turni).[3]