Vondel-parko | ||
---|---|---|
Vondelpark | ||
Vondel-parko
| ||
parko • konstruaĵaro | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Amsterdamo Geografia lokigo sur la mapo : Amsterdam-Centrum | ||
Geografia situo | 52° 21′ 25″ N, 4° 52′ 0″ O (mapo)52.3569944.8666Koordinatoj: 52° 21′ 25″ N, 4° 52′ 0″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nederlando | |
Urbo | Amsterdamo | |
Geografio | ||
Areo | 47 ha | |
Trajtoj | ||
Kreo | 1865 | |
La Vondel-parko (nederlande Vondelpark) estas la plej fama kaj dua plej granda parko en la nederlanda ĉefurbo Amsterdamo.
La parko kovras ĉirkaŭ 47 hektarojn kaj situas en la distrikto suda malnova Amsterdamo, ĉe la limo kun la distrikto okcidenta malnova Amsterdamo. Ĝi etendiĝas de la avenuoj Stadhouderskade ĝis Amstelveenseweg. La parko estas nomita laŭ la nederlanda dramisto Joost van den Vondel devene el Kolonjo, kies monumento staras en la parko. La parko, kiu inkluzivas ankaŭ subĉielan teatrejon, do amfiteatron, ludejon, filman muzeon, kelkajn kafejojn kaj restoraciojn same kiel teodomon, estas vizitata de ĉirkaŭ 10 milionoj da vizitantoj ĉiujare. Ekde 1996 ĝi estas sub monumenta protekto.