Voroa võro kiil | |
precipa teritorio de la voroa (flave) | |
lingvo • moderna lingvo • dialekto | |
---|---|
Sudestona lingvo | |
Parolata en | sudo de Estonio |
Parolantoj | 74 499 |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 70 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Võro-Instituto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | est (estona) |
SIL | VRO (Võro), EST (estona) |
Glottolog | voro1243 |
Angla nomo | Võro |
Franca nomo | võro |
La voroa lingvo - voroe võro kiiĺ - estas variaĵo de la baltmar-finnaj lingvoj, do de la nordeŭropa tipo de finn-ugraj lingvoj, kaj parolatas en la suda parto de Estonio. Kutime ĝi konsideratas dialekto de la estona lingvo, sed ĝi havas malsamojn en fonetiko, morfologio, sintakso, kaj leksiko, kaj havas sian propran skriblingvon. Tial iuj lingvistoj ankaŭ konsideras ĝin kaj la setoan kune aparta branĉo de la finn-ugra lingvaro, kategoriigita "sudestona lingvo". Parolas la voroan pli-malpli 70 000 homoj, kiuj plejparte vivas en la sudo de Estonio. La estonia ŝtato ekde sia resendependiĝo en 1991 rekonas la lingvon "aŭtoĥtona regiona lingvo de Estonio" kaj subtenas ĝian kulturon.
La historia regiono Võromaa, do "lando de vorooj", konsistas el la ok komunumoj Karula, Harglõ (estone Hargla), Urvastõ, Rõugõ, Kanepi, Põlva, Räpinä (estone Räpina) kaj Vahtsõliina. Tiuj komunumoj estas precipe parto de la distriktoj Võru kaj Põlva, kvankam etaj partoj ankaŭ apartenas al la distriktoj Valga kaj Tartu.