Vortodivido estas dispartigo de vorto inter la fino de unu teksta linio kaj la komenco de la tujsekva linio, precipe en okazo kiam en la unua linio ne eblas loki la vican vorton, kvankam tie ja restas iom multe da spaco; streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio.
Ekzemple (la unua alineo de la «Bulonja deklaracio»):
01234567890123456789012345678901234 01234567890123456789012345678901234
Ĉar pri la esenco de la Ĉar pri la esenco de la esperant-
esperantismo multaj havas tre ismo multaj havas tre malveran ide-
malveran ideon, tial ni on, tial ni subskribintoj, repre-
subskribintoj, reprezentantoj de la zentantoj de la Esperantismo en di-
Esperantismo en diversaj landoj de versaj landoj de la mondo, kunven-
la mondo, kunvenintaj al la intaj al la internacia Kongreso
internacia Kongreso Esperantista en Esperantista en Boulogne-sur-Mer,
Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ trovis necesa laŭ la propono de la
la propono de la aŭtoro de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni
lingvo Esperanto doni la sekvantan la sekvantan klarigon: (...)
klarigon: (...)
Oni uzas vortodividon precipe pro konsideroj estetikaj: sen vortodivido en iuj linioj restas tro multe da malplena spaco (precipe se oni kompostas mallarĝajn kolumnojn, en tia okazo iujn vortojn tute ne eblas loki en la preskribitan linilongon). Krome, teksto kun vortodividoj ŝparas lokon sur la paĝo.
Aliflanke, teksto kun vortodividoj estas malpli flue legebla; tial oni evitas vortodividon en libroj por malgrandaj infanoj.