Voto estas municipo de la orienta parto de Kantabrio, norda Hispanio.
Ĝi ne havas marbordon, sed la akvo de la Kantabra Maro eniras en la valon tra la enfluejo de Carasa kaj de Rada.
La nomo de la loko havas sian originon en la tajlado de altarŝtonoj (aras en la hispana). La estintaj ŝtonministoj de la Valo de Aras partoprenis multajn religiajn kaj civilajn konstruojn, ĉefe en Kastilio kaj Leono (centra Hispanio).
Populara alinomo estas Junta de Voto ĉar ĝi estis unu el la kvin unuiĝoj de vilaĝoj (junta en la hispana), el kiuj konsistis la malaperinta Merindad de Trasmiera (nuna komarko Trasmiera) kaj ĝi estas la ununura, kiu plu hodiaŭ nome konservas la vorton "junta" (ne oficiale sed popole).