Vratislav la 2-a (mortis la 14-an de januaro 1092) estis duko de Bohemio ekde la 28-an de januaro 1061 ĝis aprilo 1085 kaj poste la unua reĝo de Bohemio, el la gento Premislidoj. Li estis ankaŭ laŭtitola reĝo de Pollando dum la jaroj 1085-1092. Li iĝis unu el la plej sukcesaj regantoj de Bohemio.