WWOOF | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1971 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
WWOOF estas mallongigo de angle Worldwide Opportunity on Organic Farms, kio signifas trad. tutmonda ŝanco en ekologiaj farmbienoj. Tiu organizo helpas trovi volontulojn por ekologiaj farmbienoj. Ekzistas WWOOF-grupoj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo (rigardu la eksterajn ligilojn). Ili ĉiuj havas similajn regulojn kaj kunlaboras por konatigi la celojn de WWOOF.
Laŭ la stato de 2016, Aŭstralio per 2600 gastigantoj havas la plej multajn gastigajn bienojn kaj firmaojn, sekvata per 2340 gastigantoj en Nov-Zelando per kaj 2052 en Usono.[1] En Britio estas 688 gastigantoj de la retejo.[1] Kvankam estas gastigantaj bienoj kaj firmaoj en 99 ŝtatoj tutmonde, ne ekzistas centra listo aŭ organizaĵo kiu registrus ĉiun unuopan gastiganton. Ĉar ne ekzistas centra internacia membreco, ĉiuj rekonataj landaj organizaĵoj de la reto celas teni similajn normojn kaj kunlabori proksime por teni laŭeble unuecan konsiston de la projekto.[2]
Bieno deziranta fariĝi WWOOF-gastiganto provizas ĉiujn detalojn al la nacia organizo. En landoj kie mankas WWOOF-grupo la bieno povas enlistiĝi en la sendependa listo (kontaktu WWOOF-Brition aŭ WWOOF-Aŭstralion por tio). La gastigantoj estas listigitaj en broŝuro aŭ sur sekura retejo. Interesitaj volontuloj pagas malgrandan ĉiujaran membrokotizon por ricevi interret-aliron aŭ kopion de tiu broŝuro kaj membrokarton. Ili povas rekte kontakti la bienojn por aranĝi viziton. La daŭro de la vizito povas esti de kelkaj tagoj ĝis monatoj aŭ eĉ jaroj.
WWOOF-volontuloj aŭ WWOOF-uloj (WWOOFers) ricevas nenian financan pagon. La gastiganto provizas manĝaĵon, loĝejon kaj eblecon lerni, kontraŭ helpo pri la agrikultura aŭ ĝardenuma laboro. La partopreno de la volontuloj en WWOOF-projekto nomiĝas familie WWOOFing (WWOOF-ado).
Malsamegaj homoj volontulas tra WWOOF, de feriantaj studentoj ĝis migrantaj hipioj aŭ homoj kiuj interesiĝas pri ekologia kultivado por mem ekkultivadi aŭ ĝardenumi tiel. La aĝgrupoj de WWOOF-uloj iras de junuloj (aŭ infanoj kun iliaj gepatroj) ĝis pensiuloj. Ankaŭ, la bienoj gamas de privata ĝardeno tra bienetoj ĝis koncesioj, komercaj bienoj, farmegoj, ktp.