Waldorf-Astoria | |||
---|---|---|---|
hotelo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | artdekora stilo vd | ||
Arkitekto | Schultze & Weaver vd | ||
Estiĝo | 1893 | ||
Malfermo | 1931 | ||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Manhatano | ||
Situanta sur | Park-Avenuo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 45′ 23″ N, 73° 58′ 24″ U (mapo)40.7565-73.9734Koordinatoj: 40° 45′ 23″ N, 73° 58′ 24″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Anbang Insurance Group vd | ||
Retejo | http://waldorfastoria3.hilton.com/en/hotels/new-york/waldorf-astoria-new-york-NYCWAWA/index.html | ||
La Waldorf-Astoria estas la nomo de du luksaj hoteloj en Novjorko. La unua staris en la loko de la nuna Empire State Building ĉe la Fifth Avenue, la nuntempa estas 42-etaĝa 1925-stila konstruaĵo, konstruita en 1931 ĉe Park Avenue en Manhatano (numero 301). La Waldorf-Astoria estas parto de la hotelĉeno Hilton.
En la nuna Waldorf-Astoria troviĝas tri amerikanaj kaj klasikeŭropaj restaŭracioj, belecejo kaj diversaj luksaj butikoj. La enirejo ricevis plurfoje premion pro sia prezento Art Déco.
La supera parto de la Waldorf-Astoria, konata kiel The Waldorf Towers (la valdorfaj turoj), estas ankoraŭ pli luksa ol la malsupera parto: hotelo en hotelo.