Walter SCOTT, ekde 1820: Sir Walter Scott, en esperanto Valtero Skoto[1] (naskiĝis la 15-an de aŭgusto, 1771, mortis la 21-an de septembro, 1832), estis skota verkisto.
Scott naskiĝis en Edinburgh. Li studis juron kaj eklaboris poste kiel advokato en la praktikejo de sia patro. Sian literaturan karieron li komencis per tradukoj de i.a. verkoj de Goethe. Migradoj tra sia patrujo vekis en li la intereson pri skotaj baladoj, kiuj nur buŝe estis transdonataj de generacio al generacio. Li kolektis kaj eldonis ilin en redaktita formo en 1802/03. Post tio li komencis verki epopeojn. Famon li tamen akiris ĉefe per siaj romantikecaj historiaj romanoj, kiuj influis verkistojn kiel ekz. Victor Hugo, Charles Dickens, Alexandre Dumas (patro) kaj Wilhelm Hauff.
Li mortis en Abbotsford.