Weinbiet

Weinbiet
monto
Alteco 554 m
Situo apud apud Neustadt ĉe la vinstrato; Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Haardt
Geografia situo 49° 23′ N, 8° 7′ O (mapo)49.3759611111118.1213611111111Koordinatoj: 49° 23′ N, 8° 7′ O (mapo) f4
Weinbiet (Rejnland-Palatinato)
Weinbiet (Rejnland-Palatinato)
DEC
Situo de Weinbiet
Map
Weinbiet
vdr
la regiono ĉirkaŭ Weinbiet rigardate el flugmaŝino

Weinbiet estas la nomo de 554 m alta monto sur la teritorio de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinstrato, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas rimarkinda monto en Haardt la orienta rando de la Palatinata Arbaro direkte al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno.

Sur la kupolo staras elsendomasto, masonita elrigardoturo kun veterstacio (Weinbietturm) kaj gastejo Weinbiethaus. La du turoj faras, ke la monto estas rekonebla ankaŭ de fore. Weinbiet ankaŭ estas la nomdonanto de vitokultivista kooperativo de la Neustadt-aj urbopartoj Mußbach, Gimmeldingen kaj Haardt, Winzergenossenschaft Weinbiet (vinkooperativo Weinbiet)


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne