Werner Heisenberg

Werner Heisenberg
Nobel-premiito
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri fiziko
Werner Heisenberg en 1933, kiam li ricevis Nobel-premion pri fiziko
Persona informo
Werner Karl Heisenberg
Naskiĝo 5-an de decembro 1901 (1901-12-05)
en Vircburgo, Reĝlando Bavario,  Germana Imperiestra Regno
Morto 1-an de februaro 1976 (1976-02-01) (74-jaraĝa)
en Munkeno, Bavario,  Okcidenta Germanio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Renal cell carcinoma (en) Traduki kaj galvezika kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno, Block 163 48° 06′ 20″ Nordo 11° 29′ 48″ Oriento / 48.105646 °N, 11.496684 °O / 48.105646; 11.496684 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Nazia Germanio
Vajmara Respubliko
Okcidenta Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato (1920–1923)
Maximiliansgymnasium München (en) Traduki (1911–1920) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Werner Heisenberg
Familio
Patro August Heisenberg (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Annie Heisenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Erwin Heisenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elisabeth Heisenberg (en) Traduki (1937–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jochen Heisenberg (en) Traduki, Christine Mann (en) Traduki, Barbara Heisenberg (en) Traduki, Wolfgang Heisenberg (en) Traduki, Martin Heisenberg (mul) Traduki, Anna Maria Hirsch-Heisenberg (en) Traduki, Verena Heisenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teoria fizikisto
universitata instruisto
matematikisto
fizikisto
verkisto de nefikcio
montgrimpanto
akademiulo
nuklea fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teoria fiziko kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeipzigMunkeno vd
Doktoreca konsilisto Arnold Sommerfeld vd
Verkado
Verkoj necerteca principo de Heisenberg ❦
Kramers–Heisenberg formula ❦
grupo de Heisenberg ❦
izotopa spino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner Karl HEISENBERG [hajznberk] (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Würzburg, Germanio; mortis la 1-an de februaro 1976 en München) estis germana fizikisto, kiu ricevis la Nobel-premion en fiziko en 1932. Li studis kun Niels Bohr, verkis kun Wolfgang Pauli kaj estis unu el la kreantoj de la kvantuma mekaniko.

Werner Heisenberg en 1927

Li estis la malkovrinto de la konata necerteca principo de Heisenberg, laŭ kiu ne eblas mezuri lokon kaj movokvanton de partiklo samtempe kun arbitra precizeco.

Krome, li faris gravajn kontribuaĵojn al nuklea fiziko, kvantuma kampa teorio kaj partikla fiziko. Krom tio li grave kontribuis al laboroj sur la kampo de hidrodinamiko de turbulado, la atomnukleo, feromagnetismo, kosma radiado kaj elementaj partikloj kaj li estis projektinto de la unua postmilita nuklea reaktoro en Karlsruhe, Germanio.

Heisenberg, kune kun Max Born kaj Pascual Jordan, disvolvis la matrican formuladon de kvantuma mekaniko en 1925. Li ricevis la Nobel-Premion en Fiziko pro la kreo de kvantuma mekaniko kaj ĝia apliko precipe al la eltrovo de la alotropaj formoj de hidrogeno.[1]

Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Werner Heisenberg-n, la trian ĉe la dekstro de la supra vico. Inter la partoprenantoj, staras Auguste Piccard, Albert Einstein, Marie Curie, Erwin Schrödinger, Wolfgang Pauli, Niels Bohr, Paul Dirac, Louis de Broglie kaj Max Planck.
Poŝtmarko honore al Werner Heisenberg.

Post la Dua Mondmilito, li estis nomumita direktoro de la Instituto Kaiser Vilhelmo por Fiziko, kiu estis baldaŭ poste renomita la Instituto Max Planck por Fiziko. Li estis direktoro de la instituto ĝis ĝi estis movita al Munkeno en 1958, kiam ĝi estis vastigita kaj renomita la Instituto Max Planck por Fiziko kaj Astrofiziko. Heisenberg estis ankaŭ prezidanto de la Deutsche Forschungsgemeinschaft (Germana Esplor-Konsilio), prezidanto de la Komisiono por Atoma Fiziko, prezidanto de la Atomfizika Laborgrupo kaj prezidanto de la Fondumo Alexander von Humboldt.

Lia persono estis dum longa tempo kontestata pro sia polemika rolo en la disvolvo de atomaj armiloj dum la tempo de la Tria Regno[2].

  1. . La Nobel Premio de Fiziko 1932—Werner Heisenberg. Nobel-premio (1932). Kontrolita en 8-a de junio 2010.
  2. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F.. «Biografio de Werner Heisenberg», MacTutor History of Mathematics enarkivigita, Universitato de Saint Andrews (angla). Kontrolita en 20-a de majo 2011.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne