Wesley Willis | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1963 en Ĉikago |
Morto | 21-an de aŭgusto 2003 (40-jaraĝa) en Skokie |
Mortokialo | Kronika mjeloida leŭkemio ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | surstrata artisto muzikisto kantisto kantaŭtoro ![]() |
TTT | |
Retejo | https://alternativetentacles.com/artists/wesley-willis/ |
Wesley Lawrence WILLIS (31a de majo, 1963 – 21a de aŭgusto, 2003) estis usona kantaŭtoro kaj vidartisto. Li ricevis diagnozon de skizofrenio en 1989, kaj ekkarieris kiel subgrunda kantisto-kantoverkisto de la outsider muzika tradicio, per kantoj kiu montris sian bizarajn, humorajn kaj ofte obscenajn vortumadojn super la memakompanadon per sia klavaro "Technics KN".[1][2][3]
Willis akiris grandan kultosekvantaron en la 1990-aj jaroj, partikulare post la publikigo de sia albumo de 1995 nome Greatest Hits (Plej grandaj sukcesoj) en la firmao "Alternative Tentacles". Jello Biafra kompilis la albuman kantoliston.[2][3] Aldone al granda aro de soloa muzika verkarp, Willis estris sian propran bandon de punko, nome Wesley Willis Fiasco, dum la 1990-aj jaroj.[3] Li estis ankaŭ vidartisto longe antaŭ li disvolvigis intereson en muziko, kaj produktis centojn da komplikaj, malkutimaj, koloraj inkaj desegnoj,[3] plej el ili pri variaj ĉikagaj stratopejzaĝoj; li ofte vendis tiujn surstrate por inter 20 kaj 40 dolaroj.[1]
Spite sian ĉefe subkulturan karieron, Willis influis super vario de amaskomunikiloj: por ekzemplo, la kompanio por muzika softvaro nome Nullsoft prenis lian moton "It really whips the llama's ass!" por Winamp el la kanto de Willis titolita "Whip the Llama's Ass".[4][5]