West Hollywood | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono geja kvartalo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 35 757 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 315 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 5′ N, 118° 22′ U (mapo)34.087777777778-118.37222222222Koordinatoj: 34° 5′ N, 118° 22′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 86 m [+] | ||||
Areo | 4,89 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo West Hollywood, California [+] | |||||
West Hollywood, tio estas Okcidenta Holivudo, konversacie aludita kiel WeHo (ˈ|w|iː|h|oʊ), estas urbo de Usono. Ĝi situas en la sudo de la subŝtato Kalifornio kaj en la okcidento de la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 35 757 loĝantoj sur areo de 4,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 315 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn je la 28-a de novembro 1984.
West Hollywood estas favorata komunumo fare de artistoj, intelektuloj kaj famuloj devenaj el Holivudo kaj Los-Anĝeleso. Okazis en WeHo kelkaj skandaloj rilate al famaj aktoroj, drogaferoj, arestoj kaj eĉ mortiĝoj pro droga trouzado, kiaj tiu de fama aktoro River Phoenix. Ĉirkaŭ 2013 laŭ statistikoj, 39% el la loĝantoj estis gejoj, nome viraj samseksemuloj.