Whistler (en la angla laŭvorte "fajfanto") estas loĝloko de la renoma skiada regiono Whistler-Blackcomb en la okcidento de Kanado, pli-malpli 115 kilometrojn nordoriente de Vankuvero en Brita Kolumbio. La regiono nomatas laŭ la du montoj Whistler Mountain kaj Blackcomb Peak. Somere eblas ekkoni la montan regionon per montbicikloj aŭ grimpante.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 11 854 loĝantoj.