White Fang | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jack London |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1906 |
Eldonejo | Macmillan Inc. |
Ĝenro | aventura fikcio • porjunula literaturo |
Loko de rakonto | Jukonio • Alasko |
Blanka dentego (aŭ kojndento aŭ koniko (angle White Fang)) estas aventurromano de Jack London, kiu rakontas la historion de samnoma ĉefrolulo, hibrida luphundo de Jukonio, Kanado. Eldonita unuafoje en partopagoj inter majo kaj oktobro 1906 en la revuo Outing, ĝi estas unu el la plej famaj romanoj de la aŭtoro, konsiderata kiel literatura klasikaĵo studita tra la mondo.
La libro okazas en Jukonio kaj la kanadaj Nordokcidentaj Teritorioj, dum la fabela Klondike-orimpetego de la 1890-aj jaroj, detaligante la procezon de malsovaĝigo de la lupo kun unu-kvarona hunda sango, tirita de la travivaĵoj ricevitaj de London mem.
La intrigo sekvas la vojaĝojn de la hundlupo dum la orfebro en Alasko kaj la Jukonio, kaj priskribas la proceso laŭ kiu la lupo finfine fariĝas malsovaĝigita hundo. Tiamaniere, la libro estas kunullibro al la libro de Jack London, The Call of the Wild (La Voko de la sovaĝo), en kiu la protagonisto estas familia hundo de Kalifornio kiu estis kidnapita kaj vendita en sklavecon kiel sledhundo en Alasko dum la orfebro, kaj finfine iĝas tute sovaĝa.
La romano estas ekzemplo de la preciza prozostilo de London, prezentante novigan uzon de rakonta perspektivo: la plimulto de la romano estas skribita adoptante la vidpunkton de bestoj, priskribante ilian manieron vidi la ĉirkaŭan mondon kaj homojn.
La perforta sovaĝa mondo, en kiu aplikas la "leĝo de la bastono kaj la dentego" estas detale priskribita, tuj metita apud la same perforta mondo de la tiel nomata homa civilizacio.
La romano estis tradukita en pli ol 89 lingvojn kaj estis adaptita en plurajn filmojn. Jam en 1925, la rakonto estis adaptita por filmo, kaj ekde tiam ĝi vidis plurajn aliajn filmadaptiĝojn, inkluzive de la samnoma filmo de 1991, ĉefrolita de Ethan Hawke kaj alia originala komputil-animacia filmo de Netflix en 2018