Wieland Pusch

Wieland Pusch

la fratoj Wieland (maldekstre) kaj Thomas iam inter 1990 kaj 1995
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de februaro 1968 (nun 1968-02-27)
en Germanio Damme, Germanio
Lingvoj germanaEsperantoanglabulgarafranca
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Thomas Pusch kaj Birgit Prien Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komputosciencisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1983 (15-jara)
vdr

Wieland PUSCH - naskiĝis la  27-an de februaro 1968 (nun 1968-02-27), do nun 56-jara - estas germana esperantisto kaj komputikisto vivanta en Langen, Hesio. Post la esperantistiĝo en 1983, 15-jara, sekve de antaŭaj aktiviĝoj de la frato Thomas kaj la fratino Birgit, li en Germana Esperanto-Junularo plurajn jarojn gvidis la komputilan komisionon, kiu provizis teknikajn solvojn por administrado de partoprenantoj en internaciaj renkontiĝoj, de la asocia membraro kaj por esperantlingva enpaĝigo de tekstoj de informiloj kaj periodaĵoj. Samkiel la fratino li studis en la Teknologia Universitato de Berlino, kaj en 1996 li edziĝis al tiam 22-jara aktivulino de Bulgara Esperanto-Junularo. La paro intertempe havas tri infanojn, kiuj ĉiuj partoprenis tutan vicon da familiaj Esperanto-renkontiĝoj kaj apud la familiaj lingvoj germana kaj bulgara parolas Esperanton.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne