Wifredo Lam

Wifredo Lam
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1902 (1902-12-08)
en Sagua La Grande
Morto 11-an de septembro 1982 (1982-09-11) (79-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Academia Nacional de Bellas Artes San Alejandro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lou Laurin-Lam (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
murpentristo
gravuristo
skulptisto
ilustristo
konstrua desegnisto
ceramikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wifredo Óscar de la Concepción LAM y Castilla (en ĉina: 林飛龍; en jyutping: lam4 fei1lung4; 8a de Decembro, 1902 – 11a de Septembro, 1982), plej bone konata kiel Wifredo Lam, estis kuba artisto kiu intencis portreti kaj revivigi la afrik-kubajn spiriton kaj kulturon.

Inspirita de kaj en kontakto kun kelkaj el la plej famaj artistoj de la 20-a jarcento, kiel Pablo Picasso, Henri Matisse, Frida Kahlo kaj Diego Rivera, Lam miksis iliajn influojn kaj kreis unikan stilon, kiu estis finfine karakterizita de la elstareco de hibridaj figuroj. Tiu distinga vidarta stilo siavice influis multajn aliajn artistojn. Kvankam li estis ĉefe pentristo, li laboris ankaŭ por skulptarto, ceramiko kaj presarto en sia posta vivo.

Salón de Mayo, 1967. Trotuara bildo antaŭ la Radiocentro CMQ de Wifredo Lam.

Li havis fortan influon el afrik-kuba loĝantaro en sia junaĝo, poste studis en Havano kaj el 1923 en Madrido; li ricevis influon de superrealismo kaj aliĝis al la flanko de la Dua Hispana Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. En 1938 li iris al Parizo, kie li konis atistojn kiel Fernand Léger, Henri Matisse, Georges Braque kaj Joan Miró. En Meksiko la saman jaron, Lam konis aliajn artistojn kiel Frida Kahlo kaj Diego Rivera.[1]

  1. "Wifredo Lam." Guggenheim Collection. Solomon R. Guggenheim Museum. "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo en 2006-01-06. Alirita en la 8a de Aŭgusto 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne