WikiLeaks | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo whistleblower platform (en) | |||||
Komenco | 4-a de oktobro 2006 vd | ||||
Lando(j) | Aŭstralio vd | ||||
Fondinto(j) | Julian Assange vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
WikiLeaks [ŭikili:ks] estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne donas nomojn kaj adresojn de homoj, kiuj afiŝas dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio. Kvankam ĝi havas nomon similan al Wikipedia, ĝi estas parto nek de Wikipedia nek de WikiMedia Foundation, kaj eĉ ne estas vikio.
Konata aktivulo de Wikileaks estas la aŭstralia ĵurnalisto kaj aktivisto Julian Assange. Per la agado de la retejo la fenomeno de informotraliko atingis grandskalan kaj tutmondan publikan atenton.