Wildfowl and Wetlands Trust | ||
---|---|---|
![]() | ||
karitata organizaĵo eldonejo de malfermita aliro neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1946 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | WWT Slimbridge | |
Fondinto(j) | Peter Scott vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
La Wildfowl & Wetlands Trust (Trusto por Akvobirdoj kaj Humidejoj, WWT) estas bonfara organizo por konservado de akvobirdoj kaj humidejoj en Britio. Ties patrono estas la reĝino Elizabeto la 2-a.
Ĝi estis fondita en 1946 de la ornitologo kaj artisto Sir Peter Scott, dekomence kiel la Severn Wildfowl Trust. Ĝi havas ĉirkaŭ 200,000 membrojn kaj 9 rezervejojn kun centroj por vizitantoj, kune kovrante ĉirkaŭ 20 km² kio subtenas ĉirkaŭ 150,000 birdojn kaj ricevas ĉirkaŭ unu milionon da vizitantojn jare.
Tiuj lokoj inkludas 7 SSSI (lokoj de Speciala Scienca Intereso), 5 SPA (Protektita birda areo) kaj 5 ramsarejojn.
WWT funkcias ankaŭ kiel konsultista entrepreno nome WWT Consulting kiu havigas al eksteraj klientoj per kompleta gamo de servoj pri humidejoj. Tio inkludas: ekologian konsilaron; habitatajn dezajnon kaj administradon; planadon kaj dezajnon de centroj por vizitantoj; kaj sistemojn de traktado de humidejoj.