Wilhelm Lehmann

Wilhelm Lehmann
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1882 (1882-05-04)
en Puerto Cabello
Morto 17-an de novembro 1968 (1968-11-17) (86-jaraĝa)
en Eckernförde
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Wilhelm Lehmann

Wilhelm (Heinrich) LEHMANN [vilhelm leman] (naskiĝis la 4-an de majo, 1882, mortis la 17-an de novembro, 1968) estis germana verkisto.

Wilhelm Lehman naskiĝis en Puerto Cabello, Venezuelo. Sian junaĝon li pasigis apud Hamburgo. Studinte en diversaj universitatoj filologion, filozofion kaj botanikon, li laboris kiel instruisto. Kiel verkisto li unue famiĝis per romanoj kaj rakontoj. Plej grandan renomon tamen postlasis liaj naturpoemoj, kiuj esence influis la lirikon tiutempan. Lehmann mortis en Eckernförde, Ŝlesvigo-Holstinio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne