Will Self | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1961 (63-jaraĝa) en Charing Cross Hospital, Hammersmith |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Exeter College Christ's College, Finchley (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Peter Self (en) ![]() ![]() |
Patrino | Elaine Rosenbloom (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Katharine Chancellor (en) ![]() Deborah Orr (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Deborah Orr (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Alexis Samuel Self (en) ![]() ( ![]() ![]() Ivan William S. Self (en) ![]() ( ![]() ![]() Madelaine Jessamy S. Self (en) ![]() ( ![]() ![]() Luther James D. Self (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto romanisto ĵurnalisto eseisto ![]() |
Verkoj | The Book of Dave Umbrella |
TTT | |
Retejo | http://will-self.com/ |
William Woodard SELF (26a de Septembro 1961) estas angla verkisto, ĵurnalisto, kaj pripolitika komentisto.[1][2][3] Li verkis 11 romanojn, kvin rakontarojn, tri noveloj kaj kvin kolektojn de nefikciaj verkoj. Self estas nune Profesoro de Moderna Pensaro ĉe la Universitato Brunel de Londono, kie li instruas psikogeografion.[4]
Lia romano de 2002 nome Dorian, an Imitation estis proponita por la Premio Booker, kaj lia romano de 2012 nome Umbrella estis nomumita.[5] Lia fikcio estas satireca, groteska kaj fantasteca, kaj temas ĉefe pri lia hejmurbo Londono. Lia verkaro ofte esploras mensajn malsanojn, drogaj trouzadon kaj psikiatrion.
Self estas ofta kontribuanto al publikaĵoj kiel The Guardian, Harper's Magazine, The New York Times kaj la London Review of Books. Li kutime verkas kolumnon de New Statesman, kaj estis kolumnisto ankaŭ por Observer, The Times, kaj the Evening Standard. Liaj kolumnoj por Building Design pri la konstrumedio por la Independent Magazine pri la psikologio de la loko kiu elstaris lin kiel pensulo pri la politiko de urboplanado.
Self estas ofta kontribuanto ankaŭ al Brita televido, dekomence kiel gasto en komediaj programoj kiel Have I Got News for You. En 2002, Self anstataŭis Mark Lamarr en la programo de BBC nome Shooting Stars [6][7] por du serioj, sed li mem estis ankaŭ anstataŭita de komikisto Jack Dee kiam la programo revenis en 2008.[7] Ekde tiam li aperis en programoj pri nuntempaj aferoj kiel Newsnight kaj Question Time. Self estas kontribuant ankaŭ al la programo de BBC Radio 4 nome A Point of View,[8] al kiu li kontribuas per radio-eseoj elsenditaj en sia familiara "funebrecaj tonoj".[9] En 2013, Self partoprenis en diskutoj pri BBC Radio 4 Writer-in-Residence,[9] but later withdrew.[10]