William Donald HAMILTON, RS (1a de aŭgusto 1936 – 7a de marto 2000) estis angla evoluisma biologo, amplekse agnoskita kiel unu el la plej gravaj teoriuloj pri evoluismo de la 20a jarcento.[1][2]
Hamilton famiĝis pro sia teoria verkaro eksponanta rigore genetikan bazon por la ekzisto de altruismo, nome rigardo al tio kio estis ŝlosila parto de la disvolvigo de geno-centra vido de evoluismo. Li estas konsiderata unu el la pioniroj de la sociobiologio. Hamilton publikigis ankaŭ gravan verkaron pri seksaj proporcioj kaj la evolucio de sekso. El 1984 ĝis sia morto en 2000, li estis Esplorprofesoro de la Reĝa Societo en la Universitato de Oksfordo.