William Harrison Ainsworth

William Harrison Ainsworth
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1805 (1805-02-04)
en Manĉestro
Morto 3-an de januaro 1882 (1882-01-03) (76-jaraĝa)
en Reigate
Tombo Kensal Green Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater The Manchester Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo William Harrison Ainsworth
Okupo
Okupo verkisto
ĵurnalisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Lancashire Witches
vdr

William Harrison AINSWORTH (4a de februaro 1805 – 3a de januaro 1882) estis angla verkisto de historiaj romanoj naskiĝinta ĉe King Street en Manchester. Li trejniĝis kiel advokato, sed la jura profesio ne altiris lin. Dum li finkompletigis siajn studojn de juro en Londono, li renkontiĝis kun la publikigisto John Ebers, tiam administristo de la Her Majesty's Theatre, Haymarket. Ebers ennkondukis Ainsworth en la etosojn de literaturo kaj teatro, kaj al sia filino, kiu iĝis la edzino de Ainsworth.

Ainsworth por mallonge klopodis la publikigan negocon, sed tuj abandonis kaj dediĉis sin al ĵurnalismo kaj literaturo. Lia unua sukceso kiel verkisto venis per Rookwood en 1834, kiu prezentas vojbanditon Dick Turpin kiel ĉefa rolulo. Sekvis serio de 39 romanoj, el kiuj la lasta aperis en 1881. Ainsworth mortis en Reigate la 3an de januaro 1882, kaj estis entombigita en la Tombejo Kensal Green.

Lia salono por intelektuloj en Harrow Road estis kunvenejo por grupo en kiu estis Daniel Maclise, Benjamin Disraeli, Edward Bulwer-Lytton, Charles Dickens kaj George Cruikshank.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne