William Hyde Wollaston (1766-1828) (n. en East Dereham, Norfolk, Anglio, en la 6-a de aŭgusto 1766 - m. en Londono, Anglio, en la 22-a de decembro 1766) estis angla kemiisto, fizikisto kaj fiziologa kuracisto, kiu malkovris la kemiajn elementojn Paladio kaj Rodio. Li famiĝis ankaŭ danke al sia speciala metodo en la procezo de la Plateno, transformante ĝian ercon en duktilan ingoton.