William Ewart GLADSTONE (29-a de decembro 1809, 19-a de majo 1898) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro inter 1868 – 1874, 1880 – 1885, 1892 – 1894, kaj ankaŭ en la jaro 1886. Li estas bonkonata pro la enkonduko de deviga elementa eduksistemo kaj la plivastigo de voĉdonrajtoj.