|
Tiu ĉi artikolo temas pri la kvartalo Wilmersdorf de Berlino. Krome Wilmersdorf interalie estas la nomo de pluraj komunumopartoj de Germanio - ekzemple de Madlitz-Wilmersdorf.
|
Wilmersdorf ["Vilmasdorf"] estas kvartalo de la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino, en la centra okcidento de la germania ĉefurbo. La historia kerno Alt-Wilmersdorf ("malnova Wilmersdorf") situas ĉirkaŭ la strato Wilhelmsaue. Ĝis la kunfandiĝo kun la antaŭa urbodistrikto Charlottenburg en 2001, ekzistis sendependa urbodistrikto de Wilmersdorf en la okcidenta parto de Berlino. Tio inkludis la nunajn kvartalojn de Halensee, Schmargendorf, Grunewald kaj la eponiman kvartalon Wilmersdorf.