Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉErĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro 1874, mortis la 24-an de januaro 1965) estis brita politikisto, armeoficiro kaj verkisto, ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. En 1940 la lando de Churchill staris sola kontraŭ Hitlero (antaŭ la eniro de Usono kaj tiu de Sovetunio en la militon). Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo. Kiel ĉefministro, Churchill kondukis Brition al venko en la Dua Mondmilito. Churchill estis reprezentanto en kvin regotempoj dum sia kariero kiel Membro de la Parlamento (MP). Ideologie li estis apoganto de la ekonomia liberalismo kaj de la Brita imperiismo, kaj komencis kaj finis sian parliamentan karieron kiel membro de la Konservisma Partio, kiun li estris el 1940 al 1955, sed dum dudek jaroj el 1904 li estis elstara membro de la Liberala Partio.
Naskiĝinta en Oxfordshire al aristokrata familio de la Duklando de Marlborough, Churchill estis filo de Lord Randolph Churchill kaj Jennie Jerome. Aliĝinta al la Brita Armeo, li vidis militagadon en Brita Hindio, la Sudan-angla Milito (ekzemple en la batalo de Omdurman proksime de Kartumo) kaj en Bura milito en nuna Sudafriko, akirante famon kiel milit-ĵurnalisto kaj verkante librojn pri siaj kampanjoj. Elektita MP en 1900, dekomence kiel konservativulo, li ŝanĝis al la Liberaloj en 1904. En la liberala registaro de H. H. Asquith, Churchill servis kiel Ministro de Komerco, Ministro de Enlando, kaj Unua Lordo de Almiraltaro, dum kiu li entreprenis reformon de prizonoj kaj de sociala sekureco de laboristoj. En la Unua mondmilito li partoprenis plani la katastrofan militiron de Kalipolis; kiam ĝi montriĝis katastrofa, li rezignis el la registaro kaj servis en la regimento de Reĝaj Skotaj Fuzilistoj en la Okcidenta Fronto. En 1917 li revenis al la registaro kun David Lloyd George kiel Ministro de Municioj, kaj estis poste Ministro pri Milito, pri Aerarmeo, kaj pri Kolonioj. Post du jaroj ekster la Parlamento, li servis kiel Ministro de Financoj en la konservativa registaro de Stanley Baldwin kaj revenigis la Britan pundon en 1925 al la ora normigo kun sia antaŭmilita kurzo, kio estis konsiderata kreo de deflacia premo en la brita ekonomio.
Elpostenigita dum la 1930-aj jaroj, Churchill ekestris la alvokon por Brita rearmigado por kontraŭstari la kreskantan minacon el la Nazia Germanio. Je la eksplodo de la Dua Mondmilito, li estis renomumita Unua Lordo de la Almiraltaro. Post la rezigno de la ĉefministro Neville Chamberlain en 1940, Churchill anstataŭis lin. Churchill kontrolis la Britian eniron en la Aliancanaj militklopodoj, kio rezultis en venko en 1945. Lia militepoka estreco estis ĝenerale laŭdita, kvankam kelkaj el liaj decidoj montriĝis polemikaj. Post la malvenko de la Konservativuloj en la ĝenerala balotado de 1945, li iĝis Opoziciestro. Jam komence de la Malvarma Milito kun la Sovetunio, li publike avertis pri "fera kurteno" de Soveta influo en Eŭropo kaj propagandis la eŭropan unuecon. Li estis elektita ĉefministro en la ĝenerala balotado de 1951. Lia dua regotempo estis okupita de eksterlandaj aferoj, kiel la Malaja Ribelo, la insurekcio Maŭ Maŭ, la Korea Milito kaj la britapogita irana puĉo de 1953. Enlande lia registaro emfazis al dom-konstruado kaj al disvolvigo de atoma bombo. Pro malboniĝinta sano, Churchill rezignis kiel ĉefministro en 1955, kvankam li restis kiel MP ĝis la ĝenerala balotado de 1964. Je sia morto en 1965, li ricevis ŝtatajn funebrojn.
Amplekse konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la 20a jarcento, Churchill restas populara en Britio kaj en la tuta okcidenta mondo, kie li estas vidita kiel venka militepoka estro kiu ludis gravan rolon en la defendo de la liberala demokratio el la disvastigo de faŝismo. Laŭdita ankaŭ kiel sociala reformisto kaj verkisto, inter siaj multaj prenioj estis la Nobel-premio pri literaturo. Aliflanke, liaj imperiismaj ideoj — kun lia aprobo de la malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj en la subpremo de kontraŭimperiismaj movadoj kiuj celis sendependeco el la Brita Imperio — generis konsiderindan polemikaron.[1][2][3][4]