Wish (filmo)

Voto
Fotopiedo
Fotopiedo
movbilda filmo
Originala titolo Wish
Produktadlando Produktinta lando
Originala lingvo Originala lingvo
Kina aperdato Aperdato
Daŭro Daŭro
Ĝenro Ĝenro
Kameraado Kameraado
Buĝeto Buĝeto
Reĝisoro(j) Reĝisorita de
Produktisto(j) Produktisto
Scenaro Scenografio
Laŭ la verko de Bazita sur la verko de
Filmita en Lando kie filmiĝis
Loko de rakonto Rosas
Muziko de Muziko de
Ĉefrolantoj Ĉefrolantoj
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj efektoj
Produktinta firmao produktinta firmao
Distribuo Distribuanto
IMDb
vdr

Wish (angle, prononco [wˈɪʃ], per simplaj literoj [ŭiŝ], Voto) estas usona animacia muzika fantazia filmo el 2023 produktita fare de Walt Disney Animation Studios kaj publikigita fare de Walt Disney Pictures. Ĝi estis reĝisorita fare de Chris Buck kaj Fawn Veerasunthorn (en ŝia filmoreĝisora debuto) laŭ scenaro skribita fare de Jennifer Lee kaj Allison Moore, surbaze de rakonto elpensita de Lee, Buck, Veerasunthorn, kaj Moore, kaj produktita fare de Peter Del Vecho kaj Juan Pablo Reyes Lancaster-Jones, kun Jennifer Lee kaj Don Hall funkciantaj kiel administraj produktantoj. La arta stilo kombinas komputilan animacion kun la aspekto de tradicia animacio. La filmo ĉefroligas la voĉojn de Ariana DeBose, Chris Pine, Alan Tudyk, Angelique Cabral, Victor Garber, Natasha Rothwell, Harvey Guillén, Evan Peters, Ramy Youssef, kaj Jon Rudnitsky. La rakonto sekvas 17-jaraĝan knabinon nomitan Asha (Ariana DeBose), kiu faras pasian pledon al la steloj en momento de bezono. Ŝi renkontas vivantan, magian falintan stelon, kaj kune ili alfrontas la regnon de la ruza reganto de Rosas, la sorĉisto Magnifico (Chris Pine).

Evoluproduktado de Wish komenciĝis en 2018 sed ne estis publike malkaŝita ĝis januaro 2022, kiam estis rivelita ke Lee skribis originalan filmon ĉe Disney Animation. En septembro 2022, la projekto estis oficiale diskonigita, kun la titolo rivelita kune kun la implikiĝo de Ariana DeBose kaj Alan Tudyk. Buck kaj Veerasunthorn, kiuj laboris kun Lee pri Frozen (2013) kaj Frozen 2 (2019) kiel kunreĝisoro kaj rakontartisto, estis konfirmitaj kiel reĝisoroj la saman monaton, kun Moore poste dungita por asisti la scenaristinon Lee en skribado de la filmo. Wish estas inspirita de la centjariĝo de Disney, kunligante temon de la plej multaj Disney-filmoj: deziro realiĝanta. La filmo notiĝas esti la origina rakonto por la "dezira stelo". Julia Michaels kaj Benjamin Rice skribis la kantojn, dum ofta Disney-orkestrodirigento Dave Metzger komponis la partituron.

Wish premieris ĉe la luksa kinejo El Capitan Theatre en Holivudo, Los-Anĝeleso, la 8-an de novembro 2023, kaj estis en kinejoj publikigita en Usono la 22-an de novembro. La filmo ricevis miksitajn recenzojn kaj atingis enspezojn de ĉirkaŭ 255 milionoj USD tutmonde. Analizistoj konsideris la filmon kiel biletvenda bombo, perdante la studion laŭtakse 131 milionojn USD, tio signifas ke la taksitaj elspezoj de la filma produktado estis ĉirkaŭ 386 milionoj USD. Ĝi estis nomumita por pluraj premioj, inkluzive de la Premio Ora Globo por Plej Bona Animacia Plenlonga Filmo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne