Volfgango Kapito (1478-1541) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana reformisto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1478 en Hagenau, Germanio | ||||
Morto | 4-a de novembro 1541 en Strasburgo, Germanio | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Strasburgo Universitato de Wittenberg Universitato de Ingolstadt Universitato de Frajburgo | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Wibrandis Rosenblatt (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Luitholdus Varemundus • Capito vd | ||||
Okupo | teologo universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Bazelo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ulrich Zasius • Erasmo de Roterdamo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wolfgang Fabricius Capito (Wolfgang Köpfel) (1478-1541) estis germana humanisto, teologo, reformisto, amiko de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj unu el la estroj de la Reformacio en Strasburgo, lernanto de Mateo Celo (1477-1548) kaj Jakobo Sturmo (1489-1553)[1] kaj oponanto de Thomas Murner (1475-1537)[2].
Li faris siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo kaj poste li studis en la Latina Lernejo en Forchajmo. Pli malfrue li eniris en la Universitaton de Ingolstadt, kie li ricevis sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Artoj, en 1501. En 1504, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Hajdelbergo, kie li studis juron kaj medicinon.
En 1515, li licenciiĝis en la Universitato de Frajburgo kiel Doktoro pri Teologio, kaj tie li enamikiĝis al Jakobo Vimfelingo (1450-1528), Udalrikus Zasius (1461-1536) kaj al Gregorio Rajŝo (1470-1525). Li studis la hebrean kun Mateo Adriano (1475-1521)[3]. En tiu sama jaro li okupis postenon en la Katedralo de Bazelo kaj tie li akiris katedron kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Bazelo[4].
Tie li konatiĝis kun Ulriko Zvinglo (1484-1531) kaj sin donis al la studo pri la greka kaj la hebrea samkiel pri la skolastikistoj. Li kuniĝis al kelkaj erudiciuloj alianciataj al Johano Frobeno (1460-1527)[5] samkiel Johano Okolampado (1482-1531), Konrado Pelikano (1478-1556), Vito Amerbako (1503-1557), Beatus Rhenanus (1485-1547) kaj Erasmo de Roterdamo (1467-1536).