Wolfgang Amadeus Mozart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus Mozart |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1756 en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo, Sankta Romia Imperio |
Morto | 5-an de decembro 1791 (35-jaraĝa) en Vieno, arkiduklando Aŭstrio, Sankta Romia Imperio |
Mortokialo | nekonata valoro |
Tombo | St. Marx Cemetery (en) |
Lingvoj | germana • itala • angla • franca • latina |
Loĝloko | Naskiĝdomo de Mozart |
Ŝtataneco | princĉefepiskoplando Salcburgo arkiduklando Aŭstrio Sankta Romia Imperio |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Leopold Mozart |
Patrino | Anna Maria Mozart |
Frat(in)o | Maria Anna Mozart |
Edz(in)o | Constanze Mozart (1782–1791) |
Infanoj | Carl Thomas Mozart, Franz Xaver Wolfgang Mozart (mul) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikisto orgenisto pianisto muzikinstruisto violonisto |
Verkoj | Die Zauberflöte La geedziĝo de Figaro Don Giovanni Tiel Ĉiuj Inoj La Forrabo el la Serajlo Simfonio Numero 40 Eine kleine Nachtmusik Rekviemo |
Wolfgang Amadeus MOZART ([ˈvɔlfgaŋ amaˈdeːʊs ˈmoːt͡sart], Esperantigite: Volfgango Amadeo MOZARTO, laŭ la franceca PIV-formo Mozarto; aŭ laŭprononce Mocarto Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine [1]) aŭ plennome (latine): Jo(h)annes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART[2] (naskiĝis la 27-an de januaro 1756 en Salcburgo, mortis la 5-an de decembro 1791 en Vieno) estis unu el la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio, mirinfano, virtuozo, komponisto, majstro de la Klasikismo kaj konsiderata unu de la plej influaj kaj elstaraj muzikistoj de la historio de la klasika muziko.[3][4]
La mozarta verkaro enhavas ĉiujn muzikajn ĝenrojn de sia epoko kaj inkludas pli ol sescent verkojn, plejparte agnoskitaj kiel majstroverkoj de la simfonia muziko, konĉerta, ĉambra, por piano, opera kaj korusa, per kio li atingis internaciajn popularecon kaj disvastigon.
En sia plej frua infanaĝo en Salzburgo, Mozart montris mirindan kapablon en la regado de instrumentoj de klavaroj kaj de la violono. Estante nur kvin-jaraĝa li jam komponis muzikajn verkojn kaj liaj ludoj estis aprezataj de la aristokrataro kaj reĝfamilianoj de tuta Eŭropo. Estante nur deksep-jaraĝa li estis dungita kiel muzikisto en la kortego de Salzburgo, sed lia maltrankvilemo kondukis lin vojaĝi serĉe de pli altnivela posteno, ĉiam komponante fekundege. Dum sia vizito al Vieno en 1781, maldungita el sia posteno en la kortego, li decidis instaliĝi en tiu urbo, kie li atingis la famon kiun li retenis por la cetero de sia vivo, spite trapasi malfacilajn financajn situaciojn. En siaj finaj jaroj, li komponis multajn de siaj plej konataj simfonioj, konĉertoj kaj operoj, same kiel sian Rekviemon. La bedaŭrinde subitaj kaj strangaj cirkonstancoj de lia frua morto estis celo de multnombraj spekulativoj plialtigitaj al la kategorio de mito, inter kiuj tre diversaj diagnozoj de malsanoj kaj nun konsiderataj malverŝajna venenigo, almenaŭ intence.
Laŭ muzikkritikistoj kiel Nicholas Till, Mozart ĉiam entuziasme lernis el aliaj muzikistoj kaj disvolvigis splendon kaj maturecon de stilo kiu gamis el brilo kaj eleganteco, ĝis malhelo kaj pasio — ĉio bone fundamentita sur rigardo al la homaro «elaĉetita per arto, pardonita kaj reamikigita kun la naturo kaj la absoluteco»—.[5] Lia influo sur la tuta okcidenta klasika muziko posta estas profunda; Ludwig van Beethoven verkis siajn unuajn komponojn je la ombro de Mozart, pri kiu Joseph Haydn skribis, ke «la estonteco ne vidos tian talenton alian fojon en cent jaroj».[6]