Ya d’ar brezhoneg (bretonlingve Jes al la bretona lingvo) estas kampanjo kondukata de Organizaĵo pri la bretona lingvo (Ofis publik ar brezhoneg) por promocii kaj disvastigi la uzon de la bretona lingvo en la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de historia Bretonio.
Estas du marksistemoj nomataj « ĉarto » aŭ « interkonsento » : unu por la profesiuloj kaj asocioj, la alia por la komunumoj. Ĉiu ĉarto aŭ interkonsento havas legitimnivelojn, respondantajn al kreskanta nombro de plenumotaj celoj, iuj devigaj, aliaj elekteblaj el listo de proponitaj agoj.