Yū ☆ Yū ☆ Hakusho (
japane 幽☆遊☆白書 [ju ju hakuŝo]; laŭvorte:
Dosieroj de la fantomo) estas serio de
japanamangao kaj
animeo, apartenanta al ĝenro
ŝoneno (t.e. ĝia celpubliko estas adoleskaj knaboj). Ĝia verkisto estas
Joŝihiro TOGAŜI.
Yū Yū Hakusho estis publikigita en la semajna magazino
Shōnen Jump de eldonejo
Shūeisha de
1990 ĝis
1994, kun 175 ĉapitroj kompilitaj en 19
manga-volumoj.
[1] Ĝi ricevis la premion por
la plej bona ŝonen-mangao en la 1993-aj Premioj Shōgakukan,
[2] kaj vendiĝis pli ol 40 milionoj da volumoj nur en Japanio. La elsendo de la animea adaptaĵo ekis la 12-an de oktobro
1992 kaj finis la 17-an de enero
1995, kun 112 epizodoj.
[3]
- ↑ http://books.shueisha.co.jp/CGI/search/syousai_put.cgi?isbn_cd=4-08-871273-0&mode=1
- ↑ https://web.archive.org/web/20070929094941/http://comics.shogakukan.co.jp/mangasho/rist.html
- ↑ https://web.archive.org/web/20091101063114/http://pierrot.jp/title/yuyu/staff/