Yves Camille Désiré LETERME (naskiĝis la 6-an de oktobro 1960 en Wervik) estis ekde la jaro 2004 ministro-prezidanto de Flandrio kaj gvidanto de la Flandra Registaro. Li estis ĉefministro de Belgio por la unua fojo de la 20-a de marto 2008 ĝis la 30-a de decembro 2008, kaj denove ekde decembro 2009 ĝis decembro 2011. Inter liaj du oficperiodoj la postenon havis Herman Van Rompuy.
Li estas perfekte dulingva nederlanda-franca, ĉar li loĝas en Flandrio kaj parolas la francan kun siaj gepatroj. Yves Leterme edziĝis kun Sofie Haesen. Ili havas tri infanojn: Matthias, Thomas kaj Julie.