ZX80

ZX80
modelo de komputilo vd
Dum februaro 1980 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Sinclair ZX81
vdr

Sinclair ZX80 estas persona komputilo komercigita la 29-an de januaro 1980[1] fare de Science of Cambridge Ltd. (poste pli bone konata kiel Sinclair Research). Ĝi estis unu el la unuaj komputiloj disponeblaj en la Unuiĝinta Reĝlando por malpli ol cent pundoj. Ĝi estis vendata en muntenda versio por £79.95, kie la aĉetantoj devis mem kunmeti kaj veldi ĝin, kaj en antaŭmuntita versio je £99.95.[2][3]

La nomo ZX80 estis derivita de ties ĉefprocesoro Z80, kun la litero "X" signifanta « la misteran ingrediencon ».[4]

La ZX80 estis vaste reklamata kiel la unua persona komputilo disponebla je malpli ol £100 GBP[5] (US$200.[3]).

  1. Sinclair ZX80 Launched. Alirita December 2018 .
  2. "Advertisement for Sinclair ZX81". Practical Computing. Vol. 4, no. 4. April 1981. pp. 72–73.
  3. 3,0 3,1 "The first personal computer for under $200". BYTE (Advertisement). Vol. 6, no. 6. January 1981. p. 119. Retrieved 18 October 2013.
  4. Tomkins, Stephen, "ZX81: Small black box of computing desire", BBC News, March 2011.
  5. ZX80.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne