Zakatonalo | |
---|---|
ekoregiono | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Zakatonalo (hispane Zacatonal) estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de centra Meksiko kaj Gvatemalo. Ĝi konsistas el pluraj enklavoj de herbejo kaj arbustaro okupante la plej altaj pintoj de Neĝmontaro, kovrante ĉirkaŭ 306 kvadratajn kilometrojn. La Zakatonalo estas ĉirkauata de la ekoregiono neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj je pli malaltaj altitudoj.