Zambio, oficiale la Respubliko Zambio (angle Republic of Zambia) estas lando sen maraliro en la sud-centra parto de Afriko. Ĝi limas al la Demokrata Respubliko Kongo norde, Tanzanio nordoriente, Malavio oriente, Mozambiko, Zimbabvo, Bocvano kaj Namibio sude, kaj Angolo okcidente. La ĉefurbo de Zambio estas Lusako, kiu ankaŭ estas la plej granda urbo en la lando Laŭ areo, ĝi estas la 38-a plej granda lando en la mondo, sed laŭ ĝia taksata loĝantaro de 17,3 milionoj ĝi estas nur la 68-a plej granda lando en la mondo. La lando alfrontas grandegajn defiojn pro malriĉeco kaj aidoso (en la 1970-aj jaroj unu el du zambiaj junuloj mortis pro aidoso). La oficiala turisma estraro de Zambio nomas la landon "La papilio en la koro de Afriko", hejmo de la legendaj afrikaj migraj safaroj (ekzemple en la Nacia Parko Suda Luangvo), Viktoria Akvofalo[1] samkiel 17 aliaj grandaj akvofaloj kaj kvin grandaj lagoj,