Zenono de Elajo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ζήνων ὁ Ἐλεάτης | ||
Naskiĝo | 490 a. K. en Elajo, Antikva Grekio | |
Morto | 430 a. K. en Elajo, Antikva Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo matematikisto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Filozofio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | paradokso de Zenono vd | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Zenono de Elajo, aŭ Zenono, naskiĝis en Elajo ĉ. la fino de la 6-a jarcento aŭ la komenco de la 5-a jarcento a.K.. Li estis la plej eminenta disĉiplo de Parmenido kaj defendis la pensmanieron de sia majstro kun intelekta vigleco. Li polemikis kun siaj samtempuloj pri la neado de la movo kaj de la multeco, provante klarigi kaj pravigi sian majstron. Li estis fama pro negado de la sagomovo kaj pro konsternado de siaj kontraŭuloj prezentante al ili la konatan pruvon pri la nemoviĝado, nome, la rakonto pri Aĥilo kaj la testudo. Pro tiuj argumentoj li estis konsiderata de Aristotelo la fondinto de dialektiko.