Zhou Youguang | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 周耀平 |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1906 en Changzhou Fu |
Morto | 14-an de januaro 2017 (111-jaraĝa) en Peking Union Medical College Hospital |
Lingvoj | Esperanto • ĉina • angla • franca • japana |
Ŝtataneco | Ĉinio Respubliko Ĉinio Dinastio Qing |
Alma mater | Changzhou Senior High School (en) Universitato de Tokio Universitato de Kioto Orient-Ĉina Normala Universitato Sankt-Johana Universitato No.1 High School Affiliated to East China Normal University (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Zhang Yunhe (en) (1933–2002) |
Infano | Zhou Xiaoping (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto esperantisto ekonomikisto bankisto tradukisto |
Zhou Youguang (laŭ esperanta transskribo: Ĝoŭ Joŭgvang) (ĉine 周有光, pinjine: Zhōu Yǒuguāng, naskonomo estis Zhou Yaoping (ĉine 周耀平, pinjine: Zhōu Yàopíng) naskiĝis la 13-an de januaro 1906 en Ĉangĝoŭo, mortis la januaron 2017 en Pekino) estis ĉina verkisto, laŭ edukiteco ekonomikisto, disidento, lingvosciencisto, tradukisto, esperantisto[1][2] kaj centjarulo.
Li estas la patro de la pinjino Hànyǔ pīnyīn (ĉine 汉语拼音 aŭ laŭlitere tradukite "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj", la transskribado de la ĉina skribo laŭ la latina alfabeto kaj bazita sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà (普通话). Tiu sistemo estas nuntempe ankoraŭ uzata de ĉiuj, kiuj studas la ĉinan lingvon en eksterlando kaj Ĉinio mem. La disvolviĝo de pinjino ludis ŝlosilan rolon en la disvastigado de la lernado de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà, regata hodiaŭ de pli ol 90% de la loĝantaro, kontraŭ ĉirkaŭ 20% en la 1950-aj jaroj[3]