Zooey Claire DESCHANEL naskiĝis la 17-an de januaro 1980 en Los-Anĝeleso, Kalifornio estas usona aktorino, manekeno kaj Kantaŭtoro. Ŝi faris sian filmdebuton en Mumford (1999), podte ŝi apogis en Almost Famous (2000) de Cameron Crowe. Deschanel baldaŭ iĝis konata pro siaj seriozaj komediaj roloj en filmoj kiel ekzemple The Good Girl (2002), The New Guy (2002), Elf (2003), The Hitchhiker's Guide to the Galaxy (2005), Failure to Launch (2006), Yes Man (2008) kaj 500 Days of Summer (2009). Ŝi ankaŭ faris dramecajn rolojn en la filmoj Manic (2001), All the Real Girls (2003), Winter Passing (2005) kaj Bridge to Terabithia (2007). Ekde 2011 ŝi rolis kiel Jessica Day en la Fox seria komedio New Girl, por kiu ŝi ricevis nomumon al Premio Emmy kaj tri nomumojn al Premio Ora Globo.[1]
Dum kelkaj jaroj Deschanel ludas en la ĵaz kabaredo If All the Stars Were Pretty Babies kun kolega aktorino Samanthan Shelton. Krom kantado, ŝi ludas klavarojn, perkutadon, banĝon kaj ukulelon. En 2006 Deschanel formis teamon kun M. Ward por publikigi debutalbumon, Volume One sub la nomo She & Him en marto 2008. Ili publikigis postalbumon Volume Two, en marto 2010, sian Kristnaskalbumon A Very She & Him Christmas aperis en 2011, Volume 3 en 2013 kaj Classics en 2014. Ŝi ankaŭ ricevis Grammy Award nomumon por Plejbona Skriba Kanto por Vidmedio por ŝia kanzono "So Long", kiu rolis en la filmo Winnie the Pooh de 2011.
Deschanel ankaŭ estas kunfondinto de la ina-fokusita retejo HelloGiggles, kiu estis akirita de Time, Inc. en 2015.