Zoologia specimeno estas besta kadavro aŭ korpoparto konservata por uzo en natura historio, inklude de medicino. Zoologiaj specimenoj estas uzataj por diversaj celoj en publika prezentado kaj edukado pri zoologio, pruvado de la identeco de specioj, kaj esplorado. Krom fosilioj kaj donacitaj homaj kadavroj, specimenoj kutime estas bestoj mortigitaj de sciencistoj mem kaj konservataj diversmaniere laŭ la besta speco kaj studa celo. Kutimaj specoj de specimenoj estas, interalie, studofeloj de birdoj kaj mamuloj, remburitaj kadavroj, skeletoj, surpingligitaj insektoj, sekigaĵoj, kadavroj konservataj en likvo, kaj platoj por mikroskopo.
Zoologiaj specimenaroj estas kolektitaj en naturhistoriaj muzeoj. Kvankam la movado por bestaj rajtoj kontraŭas perforton ĝenerale, ĝis nun ĝi ne celas kampanjojn specife kontraŭ specimenigado. Kelkaj posthumanistoj asertas, ke eĉ mortintaj specimenoj estas agantoj, kiuj iasence faras petojn al siaj konservantoj.[1]